la estraro de Kongolando sub Leopoldo Il-a[1] kaj eĉ nigrula ŝtato kiel Liberia.[2]
En Sudafriko, blankaj laboristoj aplikas renverse la klasbatalon kaj ligiĝas kun boeraj naciistoj kontraŭ enlanda loĝantaro senigita je regnanaj rajtoj.
La plej rimarkinda novaĵo iniciatita per la Ligo de Nacioj estas la sistemo de koloniaj mandatoj, ebliganta publikan kontrolon pri la nacia konduto de l’ venkintoj, almenaŭ en tiuj teritorioj.
Ĝis tiam ne ekzistis alia kontrolo tie ol soleca voĉo de iu kuraĝa misiisto aŭ de konscienca vojaĝanto, pretaj riski sian vivon por atesta rakonto.
De tempo al tempo, iu deputito trovis okazon turni publikan demandon al la ministro de kolonioj en la hejma Parlamento; sed neeviteble li ĉiam estis tuj riproĉata pri trograndigo, kulpigo sen pruvoj, misfamigo de la patrujo kaj eĉ perfido kontraŭ ĝia honoro. Por sukcese lin silentigi, aŭ indigne lin respondi per elokventaj vortoj, aparte zorgis tiu registara fako, nomita de Dickens »la ŝtatoficejo por ĉirkaŭparolado.«
Nu, la mandatsistemo alportis la diskuton sur internadan forumon. Senkoloniaj ŝtatoj de nun rajtis ion diri. Tiamaniere sidis en la komisiono pri Mandatoj unu svedino, kiu foje reprezentis sian landon ĉe la Kunveno de la Ligo de Nacioj. Ŝi gvidis en Stockholmo higienan movadon de virinoj kontraŭ tuberkulozo
kaj drinkado.