Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La koloniajn guberniestrojn, unu post la alia vokitajn al la Komisiona tablo kvazaŭ al Tribunalo, ŝi sprite demandadis pri la maniero, laŭ kiu ili permesis al senskrupulaj komercistoj veneni la nigrulojn, aŭ pri la impresaj diferencoj inter malgranda monpuno al blankulo, mortiginta nigrulon, kaj dujara malliberigo al nigrulo, ŝtelinta manĝaĵon de blankulo.

Kiu konis iom la kutiman atmosferon de la koloniaj ŝtatpalacoj kun ĝiaj imponaj marmorŝtuparoj, al tiu ekŝajnis la nova soeno kvazaŭ iom el mondo renversita.

Usono malpermesis al siaj kunliganoj de l’ mondmilito aneksi senplie la eksgermanajn koloniojn kaj! la disrestaĵojn de l’ Turka Imperio.

En la Kontrakton de la Ligo de Nacioj Prezidanto Wilson enmetigis la artikolon 22-an, laŭ kiu »la prospero kaj progreso de tiuj popoloj formas sanktan taskon de la civilizo « kaj ili devas esti helpataj ĝis ili atingos maturecon.

Tiaj teritorioj estis konfidataj al protekto de unu aŭ alia mandatita ŝtato, kiu raportu ĉiujare al la Ligo pri sia regado tie.

La raportojn ekzamenas sinsekve la Komisiono pri Mandatoj kaj tiucele ĝi venigas reprezentanton de la koncerna potenco, foje la gubemiestron mem.

Kutimiĝintaj al la belsonaj frazoj de antaŭparoloj al Kontrakto, la unuaj subskribintoj ne tro serioze konsideris la kondiĉojn laŭliterajn. Kiam en niaj manoj kuŝas la teritorioj, venu kaj rekaptu ilin, se vi kapablas! Ili rigardis la tutan aferon kiel kaŝvestitan aneksadon kun plaĉa bukedo el piaj vortfloroj por kvietigi la skrupulojn de usona puritano.

Fakte la afero ne marŝis tiel ronde. La publikan