scivolemon tiklis kaj vekis tiu Komisiono. Tiuj ĉiopovaj Moŝtoj el kolonioj, devigataj sin prezenti, kvazaŭ ekzamenaj kandidatoj, antaŭ juĝantaro kun paperujoj plenaj je demandoj, jen sufiĉe pika spektaklo!
Montriĝis homa sento ĉe kelkaj el la juĝantoj, ĉar ilin la Ligo elektis ja kiel spertajn individuojn, ne kiel oficialajn delegitojn de apartaj regnoj. Sed eĉ pli grave efikis la ĵaluzo inter la diversaj potencoj kaj kritikemo de tiuj, kiuj ne ricevis sian parton de la kuko aŭ perdis ĝin pro la malvenko. Tiuj elementoj sufiĉis por malebligi, ke la afero fariĝu nura teatraĵo, kiel esperis iuj en la komenco.
Certe ne paradizoj sur tero estas la teritorioj sub mandato. Demandu mem enlandanon. Sed almenaŭ fariĝis neeble, kaŝi la tuton sub kovra mantelo. Unu, el ili, la Iraka reĝlando, jam ekflugis per propraj flugiloj post ellaso el la brita kolombejo. Novaj kutimoj ekformiĝis per la ĵusa funkciado.
La publikan opinion ektuŝis la ideo, ke raportoj estas ŝuldataj kaj ia kontrolo devigata. Jen ekpaŝo. Koloniema gazetaro jam timis, ke la mandatsistemo baldaŭ vekos la orelojn de la enlanduloj mem. Tiam ne nur tie suferos la reganta potenco limigon de sia povo, sed iom post iom ankaŭ la ceterajn koloniojn ekpenetros tiu »febro al kontrolo».
Ĝuste tiel okazis. La blankrasista registaro Sudafrika proteste plendis en 1924 pri cirkulero de l’ angla ministro por kolonioj, kvankam la dokumento neniel koncernis la teritorion de tiu Dominiona ŝtato. Ĝi rilatis al Kenja kaj al Okcidentafriko.[1] Estis ordono
al la Guberniestroj, ke ili akceptu novan bazon
- ↑ Vidu Kenya White Paper, julio 1923.