por estontaj decidoj. Kiam okazos konflikto inter intereso de la blankaj kolonianoj kaj avantaĝo de la enlandaj popoloj, de nun la dua ricevu la preferan konsideron. »Tiel vi rekte nin kondukos al respubliko de nigruloj kaj restos al ni nur pretigi la valizojn!« ekkriis la rasistoj de Cape kaj Pretoria, timante la infekton.
Tre simila timo malebligis, ke la Ligo de Nacioj serioze kontrolu la nacian konduton al gentaj kaj lingvaj malplimultoj en Eŭropo. Ili ja posedas ian plendrajton, sed ekzistas nenia juĝantaro simila je la Komisiono pri Mandatoj. Por ke plendo estu efike atentata, necesas, ke iu ŝtato prenu mem la aferon en manon kaj pledu ĉe la konsilantaro aŭ ĉe la ĝenerala kunveno. Malfacile tion atingis la naciaj malplimultoj, kaj tial plejofte dormis iliaj petskriboj en la fundo de tirkestoj.
Ĉiaj kontroloj el ekstero limigas la suverenecon de la regnoj kaj pro tio renkontas egan reziston. Same okazos pri senarmigo. La specialajn kontraktojn pri naciaj malplimultoj aŭ »minoritatoj« oni trudis nur al la venkitoj kaj al la regnoj novaj aŭ renovigitaj pro la venko.
En tiuj landoj de Orienta Eŭropo, limoj absolute justaj estas neeblaĵo. Restos ĉiam intermiksoj, ĉu vilaĝoj polaj ĉirkaŭ urbo germana, ĉu vilaĝoj ukrajnaj ĉirkaŭ urbo pola. En la urboj mem vi trovas du aŭ tri kvartalojn kun lingvo kaj religio malsamaj: luteranaj germanoj, katolikaj litovoj, ortodoksaj blankrusoj, grekuniaj ukrajnanoj, judlingvaj hebreoj ktp. En suda Balkano konataj estas la miksoj en Makedonio. Eĉ al kunsalato de diversaj legomoj tiu malfeliĉa lando pruntedonis la nomon.