Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nepre necesas ia garantio por moderigi la ĉikanojn, la batalojn kaj la venĝojn, ĉar ankaŭ ili enskribiĝas en la naciajn animojn kaj helpas nutri malamon kaj pligrandigi la riskojn al milito.

Sed la venkintaj potencoj restas ekster kaj super la propra leĝaro, kiun ili mem dekretis. Se ili tro severe ĝin aplikus al ceteraj landoj, tiam ankaŭ al iliaj regnoj ĝi alvenus kiel ondo novkutima.

Tion ili maldeziras, ĉar ankaŭ ĉe ili ekzistas kelkaj lingvaj minoritatoj ne ĉiam tute kontentaj.

Ke oni venu rigardi tion el ekstero kaj per maldiskreta nazo flaru en ilia kuirejo, tion ili nepre kaj energie malkonsentas. Jen kial la protekto de la Ligo de Nacioj ne ricevis permeson ekfunkcii normale sur tiu ĉi kontrolkampo.

Ankaŭ en alia senco ĝi estas »brulanta« problemo. Oficiala celo de la ĝenevaj kunvenoj estas ja konservi la pacon. Se ĉiumomente la membroj alvenas kun plendoj, tiam rapide la Konsilantaro fariĝas lavejo de malpuraj ĉemizoj kaj akra disputejo. Difektiĝas atmosfero. Malaperas ĝentileco. Pugnobatoj eksonas sur la blua tablo.

Certa tradicio formiĝis en la Ligo ĉe la Konsilantaro: paco antaŭ justeco. Laŭ nura ŝajno, ĝi estas ja saĝa kutimo. Sed laŭ sperto praktika, ĝi repuŝas tro da nesolvitaj disputoj, kiuj surloke pligraviĝas kaj baldaŭ infektas tutajn naciojn.

Trovita solvo, eĉ post neagrabla diskuto, male evitas amason da suferoj tuje kaj militon estonte. Neniu mortis pro la diskuto pri lernejoj en Silezio. Kontraŭe ĝi forigis utile kelkajn nubojn.

Anstataŭ ekzameni tiajn abscesojn mem, oni dum jaroj diskutadis la demandon, ĉu ilin esplori aŭ ne.