Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Klara estis la rezultato: unuflanke pligraviĝis kaj inflamiĝis la danĝeroj surloke kaj aliflanke tamen plivastiĝis la timata ideo pri la kontrolo, post tiom da parola batalado pri ĝi antaŭ la tutmonda publiko.

Temas ĉi tie ne pri estonta doktrino, sed pri spertoj jam faritaj. Tial ne estas multe direbla pri la internacia kontrolado de l’ armiloj. Cefe ĝi gravas en sia rilato al la popolaj sentoj pri sekureco aŭ timo je danĝeroj.

Malfido estas detruilo por ĉiu societo. En ordinara vivo, sur la stratoj iradas grandega plimulto de homoj sen ia armilo en la poŝo. Ĉar ili ne kunportas mem revolverojn, ili ne imagas, ke la ceteraj pasantoj agas malsame, almenaŭ ne multaj. Ankaŭ oni ne vidas armilvendejojn en ĉiu stratangulo, kiom cigarbutikojn aŭ kafejojn. Kiam ekzistis tiom multaj, tiam oni ne havis tiun senton pri relativa sekureco, kiu nun ekzistas iom.

Inter nacioj male, tre ampleksaj kaj tre videblaj estas armilaroj. Kaj, se ili ne estas publike videblaj, eĉ pli timindaj imagas ilin la malfido de l’ najbaroj, emaj suspekti kaŝon. Nur kontrolaj eblecoj kaj kontrola kutimo sukcesos iam malkreskigi la malfidon sur tiu ĉi kampo. Senarmigo, sen kontrolo reciproka, nur instigas al suspektoj en la komenco.

El kio konsistas la sento pri sekureco en loka vivado dum paco? El la konvinko pri senarmeco sufiĉe ĝenerala, el la malofteco de krimoj, el la kutimo iri al juĝejo anstataŭ uzi perforton. Impresas ankaŭ la ekzisto de garda polico, sed ne tiom, kiom oni kredas

Unue la polico estas nombre malgranda. Plie ĝi ne malebligas krimojn. Nur aresti la krimulon ĝi