kapablas. Plej kompleta sekureco ja troviĝas en vilaĝo, kaj tie ekzistas nur unu ĝendarmo, eble eĉ ne unu.[1]
Pli sentebla timo pri danĝeroj ekzistas en la urbegoj, kie polico estas pli videbla, kaj en ties ĉirkaŭkvartaloj, kie krimoj estas pli oftaj. En Ruslando la imperiestroj tenis ĉirkaŭ si multegan policaron. Tamen unu post alia caro falis mortigite. Ĉie oni vidis uniformojn tie. Tamen ne trankvilaj sin sentis la vizitantoj.
Vidu la strangan najbaron en apuda kampardomo. Nokte li dormas kun pretaj pafiletoj sur ambaŭ tabletoj. Lian sintenon observas psikologo. Supraĵe vi klarigos per timo lian armitecon. Profunde vi trovos ankaŭ ĝuste la malon. Liaj propraj armiloj kaŭzas parte lian timon.
Internacia sekureco, en formo de popola sento, kreskas nur el kutimiĝo al solvo de konfliktoj per tribunalo, el sperto pri militoj evititaj, el konfido kaj kontrolebla senarmigo. Ĉia malfunkcio, ĉia malfido, ĉia minaco, ĉia ultimato, ĉia paniko refortigas la malan senton pri danĝero, ankoraŭ la pli fortan’ sur tiu interŝtata kampo.
Antaŭ ĉio necesas la konvinko de la popolamasoj
kaj tion disponas reĝe la gazetaro presa kaj parola.
- ↑ En Eŭropo la sento pri sendanĝereco estas pli forta ĉe malgrandegaj ŝtatetoj kiel Lichtenstein aŭ Andora Respubliko ol ĉe la plej grandaj, mem superarmitaj.