Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
II.
LA GENTO


Genta moralo — Afrika ĉefo difinas krimon — Duobla moralo — Spionado heroa, spionado basa — Dia lokiĝo de patrujo — Premita popolo fariĝas premanta — Nekapableco vidi sin el ekstero — Refleksoj — Arma konkurado — Madariaga pri prestiĝo — Maljustaĵo suferita kaj repagata — Stampo — Kutimo — Logiko kaj relativeco


Eĉ gentoj primitivaj instruas al infanoj regulojn de konduto faciligantajn al homoj la vivadon en socio. Multnombraj ekzistas ekzemploj de moralo altnivela ĉe popoloj indiĝenaj. En Afriko misiisto konstatis pli grandan sekurecon en vera centrolando de nigruloj ol en apudeco de l’urboj, kie ili najbaradas kun blankuloj.

Sed tiu moraleco kompreneble rilatas nur al la interno de la gento. Vi konas eble la respondon de l’afrika ĉefo, demandita, ĉu li punas kiel krimon la forrabon de alies edzino: »Certe, li diris, t. e. se iu forŝtelas edzinon de mia gento, ĝi estas krima. Sed, se mi kaptas edzinon de alia gento, ĝi ne estas krima.«

Pri naciaj aferoj la modernaj civilizitaj popoloj ankoraŭ staras sur tiu nivelo. Rigardu pri spionado kiel ekzemplo. Ĉu ĝi estas krimo? Sendube, se iu venas el

11