Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

milionon vi elspezas por la pacigiloj kaj unu miliardon por la bataliloj, ofte la miloblon. Jen la barometro pri la malfido.

Apartenas al militflanko ĉio teatra kaj pompa en la publika vivo. Fierajn flagojn, viran muzikon ŝatas la popolamasoj. Tion havigas nek Ligo de Nacioj, nek Haga Tribunalo, nek Kellogga Kontrakto. Sed armeo ja. Per uniformoj, paradoj, ceremonioj, funebroj kaj manovroj, ĝi plezurigas tiun emon de l’ publiko. Simbolon kaj koloron de l’ patrujo ĝi preskaŭ monopolas. Al la balkono vi kuras por ĝin rigardi, kiam eksonas trumpetoj.

Nu, kiel tio malutilus? iu demandas. Ĉiu patrujo ja subskribis la Kontrakton pri rezigno je milito. Ĉiu estas netuŝebla. Ĉiu armeo nur defenda. Dume ĉiu prepariĝas por batalo, en okazo de atako.

Antaŭe la soldato, kun la piedoj en neĝo sur la landlimo, defendis ja la hejmon kaj familion. Nun mankas eĉ tiu konsolo. Se lia brava lando kontraŭstaros la invadon, tiam la edzino kaj infanoj eĉ pli riskos ol li mem. Dumnokte falos el alta ĉielo gasbomboj sur la urbojn kaj vilaĝojn. Mortigaj nuboj disfluos ĝis la fundo de rifuĝaj keloj.

Siajn bruligitajn pulmojn elvomos knabinetoj en la brakoj de l’ sufokita patrino.

Kompreneble ĉiu armeo povas revenĝi kaj ekflugi kun bomboj por buĉi la familiojn de l’ kontraŭa. lando. Sed ne aperas la maskoj en la belaj paradoj. Ne prikantas la muziko la raŭkajn ĝemojn de la brulvunditoj. Fiere flirtas la standardoj, noble paŝas la ĉevaloj kaj al la fenestroj miljara kutirno logas la popolon. Ke la militrimedoj malhelpas al la pacrimedoj,