pri tio pensas neniu. Ke malfido kreskas pro armeoj kaj armiloj, tion kalkulas neniu. Ke la viaj instigis la najbaron konservi la siajn, tion vi ne rimarkis. Kia juĝejo, kia tribunalo sufiĉus certigi nian sekurecon en urbo, kie diversaj partioj estus ege armitaj?
Aliaj rimedoj ol milito jam estis uzataj por defendi nacion. Kiam francaj regimentoj invadis la Ruhran distrikton post la mondmilito, Germanujo ne batalis per pafiloj. Francujo mem devis baldaŭ revoki hejmen siajn soldatojn pro publika malaprobo ekstera kaj hejma.
Ankaŭ Francujo rifuzis batali en 1875, kiam Bismarck minacis je invado. Al princo von Hohenhole, germana ambasadoro, la duko de Decazes, tiama ministro de eksteraj aferoj, dek aris fiere, ke Francujo ne respondos al tiu atako, se ĝi okazos, kaj lasos al la invadontoj la tutan kulpon pri ĝi: »Mi konsilos al nia marŝalo retiriĝi kun armeo kaj registaro malantaŭ la riveron Loire kaj atendi tie, sen pafo, ĝis vin juĝos Eŭropo aŭ Dio.. .«[1]
Ne ekzistis tiam eĉ Ligo de Nacioj. Tamen ne okazis la atako, parte pro la timo je rusa interveno post diplomataj avertoj.
Jen du ekzemploj de senmilita defendo sukcesintaj. Neniu regno estas devigata mem kondamni siajn urbojn kaj vilaĝojn al detruo por havi la rajton plendi al tribunalo. Lia rajto restas entuta, se ĝi rifuzis militi. Tiam ankaŭ ebliĝas nenia dubo pri la kulpo de l’
atakinto.
- ↑ Letero al la franca ambasadoro en Berlino 29 Aprilo 1875. Vidu Hanotaux: Histoire de la France contemporaine kaj specialan numeron de la franca revuo Paix par le Droit. Februaro 1931, kun dokumentoj.