Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kompreneble kuŝas tie granda risko. Ĉu la risko estas malpli granda ĉe l’ alia metodo? ĉu venkinte, ĉu venkite, ruinigita lando tamen devas pledi poste. Luksemburgo kaj Belgujo, ambaŭ retrovis memstarecon post la mondmilito. Unu batalis,[1] alia ne. Ĉinujo perdis Manĝurion malgraŭ provoj je batalo.

La plej ofta juĝilo pri tiaj aferoj ne apartenas tiom al malvarma kampo de la faktaj rezultatoj, kiom al la varma kampo de la sentoj pri honoro kaj braveco. Pli ofte ne pripensas la homoj, sed ja sentas.

Nu, pri sentoj kaj etika juĝo en tiaj okazoj vi devas konstati vere du malsamajn religiojn kun du moraloj :

La malnova etiko turniĝas al la estinteco. La nova al la estonteco. Kiuj rimedoj estis dum jarmilo neoesaj, tiuj fariĝis ja sanktaj. Sekve sanktaj ili restas por tiuj, kiuj ne ŝanĝis la kredon. Kjuj ŝanĝis, tiuj fidas je rimedoj novaj. Kaj se la malnovaj iloj malhelpas la novajn, tiam ili fariĝas eĉ abomenaj al la novkreduloj.

Jen du samurbaj familioj, ambaŭ kun patro honesta oficisto: En unu hejmo la infanoj ricevas ludilojn el milituniformoj aŭ plumbsoldatoj. Tie li vorto antimilitaristo estas kvazaŭ sinonima kun malmorala. Ĝi vekas senton malplaĉan kaj juĝon severan. Pro hejma kutimo ĝin klasigos samfake la gefiloj kun la vortoj ŝtelisto aŭ danĝerulo, minimume kun frenezulo.

En la dua familio aspektas militludilo kiel sovaĝa barbaraĵo, bataloj kiel buĉegoj, la vorto militisto

kva-

  1. ↑ Belgujo ne batalis nur pro si mem, sed ankaŭ pro sia promeso malebligi trapason de sia teritorio por ataki alian najbaron. Lojaleco ne permesus alian sintenon sen sufiĉa antaŭ-averto pri l’ rezigno je la promeso.