Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zaŭ insulto. Malsama etika tradicio nun staras kontraŭ la alia. Tie vi troviĝas antaŭ du malaj religioj, eble sub la sama nomo, ĉar ekzistas ekzemple tipoj de Kristanismo respondantaj al ambaŭ modeloj.

Unu estas adoro al la ĝisnuna plej ofta formo de sindefendo, alia signifas adoron al nova formo sopirita kaj bonvenigata. Ili reprezentas du religiojn kun amo al akceptita kadro, ŝatata pro kutimo aŭ ŝatata pro espero.

Ambaŭ havas sian netuŝeblon, ambaŭ sian fanatikecon. La plej profunda realo estas tamen nur unu sama: potenca instinkto pri memgardo. La malnovaj iloj de sekureco fariĝis sanktaj por tiuj, kiujn ili savis. Ili fariĝas abomenaj al tiuj, kiujn ili ne plu ŝirmas. La respekton gajnos la novaj rimedoj laŭ la kresko de ilia kapablo savi aŭ protekti.

Sato al utilo antaŭen aŭ malantaŭen. Rigardu malfeliĉajn vespojn, dum ili rondflugadas ankoraŭ daŭre super tablo, kie ja estis, sed jam ne estas, fruktokonfitaĵo. Tiel persistas kaj zumadas plue la homa logo al la malnova sistemo de nacia defendo; kaj eblan pikvundon ĉiuj timas.

Dum la malnovaj rimedoj restas ligitaj al kutimo, la novaj kreskigas iajn sentojn pozitivajn. Antaŭ ol starigi fidon, ili faciligas juĝojn. Tribunalo nun ekzistas en Hago. Ĝi jam juĝis plurajn aferojn. Eĉ grandaj regnoj pledis tie. Preskaŭ ĉiuj akceptis la devigon iri tien. Se alia subskribinto tion postulas, ili devas ĉeesti.

Kiu malkonsentas, tiu malbonfamiĝas. Ne la detaloj mem interesas la publikon, ekster la du regnoj. Pri tio la gazetaro ne multe parolas. Kio impresas,