Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio estas la sintumo al juĝado anstataŭ al milito. Jen la frapanta novaĵo.

Se iu regno mobilizas kaj rifuzas arbitracion aŭ repaciĝon, ĝi rompas jam du kontraktojn, la Ligan kaj la Kellogan, sed antaŭ ĉio ĝi ofendas la ceterajn popolojn. Tion enkalkulis la usona senatano Kellog kiel solan sankcion. Ĝenerala malaprobo ja influas la individuojn per morala premo. Ĉu ankaŭ al la nacioj ĝi povas efiki? Ĉio dependas de la gazetaro kaj de ties eblecoj paroli sendepende.

La malsukceson de la Ligo pri la manĝuria konflikto klarigas parte la granda malproksimeco inter Eŭropo kaj Estrem-Oriento, sed ankaŭ la izoleco de la japana popolo per unuflankaj informoj. Cetere la samon rimarkis la japanoj renverse.

En Okcidento la publiko nur interesiĝis pri tio, kio frapis ĝin kiel rompo de solena promeso. En Japanujo regis nur la detaloj pri la surloka situacio kaj indigno pri la malkompreno de la Okcidento.

Tiamaniere la ilo de »tutmonda opinio« ne funkciis en tiu ĉi okazo kaj male la japana popolo ricevis eĉ impreson, ke la Okcidenta juĝo estas maljusta kaj iom hipokrita, ĉar multfoje la Eŭropaj potencoj agis ja simile por defendi siajn interesojn antaŭ la subskribo de la novaj kontraktoj.

Tia izoleco de unu nacia opinio kaj akra kontraŭeco inter enlanda kaj ekstera vidpunktoj povas ekzisti ankaŭ inteme de iu ajn kontinento, kiam krizo aŭ danĝero kunigas tutan popolon kvazaŭ fervoran ŝafaron ĉirkaŭ amataj gvidantoj.

Sendube la radioparoladoj penetras nun ĉien kaj ebligas ian komparon kaj kontrolon, sed la lingva