Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

diverseco kaj la nacia atmosfero en kolera momento starigas sufiĉajn murojn el psika materialo.

Malgraŭ tiuj baroj, tamen ideojn kaj ekkomprenojn disvastigis la kontraŭmilitaj kontraktoj, eĉ se la tekstoj mem estas nekonataj de la vasta publiko. La difino pri atako fariĝis jam pli preciza. Komenci militon antaŭ ol plendi al juĝisto aspektas kiel krimo, almenaŭ el ekstero.

Ne montrinte la vojon, iuj ŝtataj pastraroj eksekvis tamen la movadon, kvankam timeme. Inter ili, kelkaj predikistoj kuraĝis defendi militrifuzantojn. Eĉ ili fondis intemacian asocion tiucele.

Tro timemaj por ilin aprobi, tro ŝtatdependaj por reveni, antaŭ ol la publiko mem, al la krista absoluteco kontraŭ venĝo kaj mortigo, tamen eklezioj profitis la okazon de tiuj kontraktoj por ekmarŝi unu paŝon antaŭen.

Ni jam citis la severan Enciklikon de la Papo Urbi arcano kontraŭ egoismo nacia.[1] En 1925 la Stockholma Kongreso kunigis la ceterajn kristanajn ekleziojn. Iagrada mea culpa estis konfesata tie. Fondiĝis universala Alianco por pacigo per eklezioj. Ĝi poste disvastigis tiun ideon, ke la ŝtatoj havas devon eviti militon.

En 1930, en sia regula Konferenco ĉe Lambeth Palaco en Londono, la anglikana Eklezio decidis oficialigi por si la konkludojn de tiu Alianco.

Por rezolucio 22-a la ŝtateklezia Konferenco «deklaras, ke milito, kiel rimedo por solvi konfliktojn inter nacioj, estas neakordebla kun la ekzemplo kaj

instruo de Kristo.«

  1. ↑ En ĉapitro VII pri Eklezio kaj Ŝtato.