Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La rezolucio 23-a »opinias unue, ke paco ne estos atingita antaŭ ol la internaciaj rilatoj estos regataj de religiaj kaj etikaj principoj, kaj due, ke la morala juĝo de la homaro devas esti varbata al la flanko de la paco.«

Rezolucio 27-a dekretas, ke »post kiam nacioj solene sin ligis per kontrakto aŭ interkonsento pri paca solvo de internaciaj disputoj, la kristana eklezio en ĉiu el tiuj landoj devos rifuzi sian konsenton al iu ajn milito, se la registaro de ĝia propra regno ne deklaris sin preta submeti la kaŭzon de la konflikto al arbitracio aŭ pacigo.«

Tio estas ja malsama ol la ĝisnuna kutimo beni armeojn ambaŭflanke. La nova decido devigus la Eklezion kontraŭstari eĉ nacian defendon, se la ŝtato rifuzis iri al Ĝenevo aŭ Hago. Sed la demando restas, kiamaniere la ŝtato provos informi la Eklezion kaj la publikon pri sia diplomata agado en tia danĝera momento. Tie kuŝas la dubo.

Tial daŭre proponas kelkaj pastroj de la malplimulto la puran kaj simplan rifuzon al ĉia milita partopreno kiel neakordeblan kun la ekzemplo kaj instruo de Kristo, ankaŭ ne kun la tradicio de l’unuatempa Eklezio.

Doktrina kaj fakta estas la diferenco. Principe ankaŭ la plimulto, per la citita decido, jam forlasis la laŭleĝan grundon por ekpaŝi al malobeo, almenaŭ en unu difinita ebleco. Ĉu ĝi plene komprenis tion, ne estas tute certe. Proklami devon rezisti al la nacia leĝo de la ŝtato, se ĝi malobeis la internacian regulon, tio estas enlande kontraŭleĝa kaj ribela minaco, eĉ se nur teorie. Se iam laŭlitere ĝi estus aplikata, tia decido ris-