kus enŝlosigi en malliberejon eĉ arkepiskopon de Canterbury kaj memorigi pri la tempo de Vilhelmo-la-Venkinto. Sed ankaŭ tio estus kontraŭleĝa.
Sama spado teorie pendas super la kapo de Lord Ponsonby kaj de la centmiloj da kulpuloj subskribintaj lian faman deklaron. Senkondiĉe la dokumento ligas ilin per promeso rifuzi ĉian servon al milito en ĉiu ajn okazo. Ili ne vidas alian rimeon por forigi militon kaj opinias la buĉadon malmorala eĉ por sin defendi, kiam ekzistas juĝejo. Eĉ se nur du procentoj el ĉiuj homoj promesus la samon, ili diras, ne ekzistus sufiĉe da malliberejoj kaj milito fariĝus neebla.
Pri la etika flanko, jen ilia vidpunkto: Ĉu vi rajtas pafi najbaron enirintan vian ĝardenon por ŝteli viajn posedaĵojn? Hezitas la leĝo. Ankaŭ la Eklezio. Anglaj kvakeroj respondas ne. La hereditan moralon oni ne plu akceptas sendiskute. Formiĝas aliaj sentoj. Allogas novaj rimedoj. Eknaŭzis la malnovaj. Sammaniere malaperis dueloj iom post iom.
Tipa estis la grek-itala konflikto. Ĉe greka landlimo krimuloj ie mortigis en 1923 italajn membrojn de limfiksa komisiono. Tuj Italujo sendis ŝiparon kaj okupis la insulon Korfu. Grekujo ne pafis, ne deklaris militon. Ĝi sin turnis al la Ligo kaj al la Konferenco de l’ ambasadoroj, la du internaciaj ekzistantaj ebloj.
En Genevo kunsidis la Konsilantaro kaj proponis formon de pacigo. Ĝin akceptis la Konferenco. Konsentis Grekujo. Forlasis Korfuon Italujo kaj ekspiris la insulanoj. Kio estus rezultinta en okazo de rezisto milita? Amasoj da kadavroj ne faciligas poste la reciprokajn cedojn.
Ciu teritorio senmilite liberigita, ĉiu invado pace repuŝita kreas antaŭaĵon.