Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

De l’ antaŭaĵo al kutimo. De kutimo al konfido. De konfido al moralo. Jen la progresado laŭ ĉina priskribo.

Iam la juro povos malpermesi eĉ defendan militon, kiam sperto kapablos ĝin anstataŭi sukcese per paca protekto.

Inter usonaj ŝtatoj aŭ svisaj kantonoj jam ne ekzistas la demando. Kvazaŭ religie potenca fariĝis la forto de la sento federacia aŭ federala.

Verdire ĉe la homoj ĉiam ekzistas religiaj emoj al fortegaj araj sentoj. Nur la formon ili ŝanĝas. En Moskvo, post la mondmilito, laboristaj amasoj salutis jam la restaĵojn de Lenin kun sama fervoro kiel, antaŭ la milito, la popolo salutis eklezian sanktaĵon.

Inter bŭrĝaj skeptikuloj en Okcidento la patruja flago aŭ nacia himno kortuŝas eĉ la plej malmolajn,. En Sovjeta Ruslando tion sukcesas la flago ruĝa kaj la kanto de l’ Internacio. En ambaŭ lokoj kaj en ambaŭ okazoj iu regnano, kiu ne forprenus respekte la ĉapon aŭ ne partoprenus la kutiman saluton, riskus insulton aŭ baton tute same kiel pro blasfemo.

Tion memorigi nepre necesas por ekkompreni ĉion entenatan en konflikto inter du moraloj, subtenataj de dŭ malsamaj »religioj« aŭ adoroj. Tiu sento nova, kiu disvastiĝis en Okcidento grandskale post la mondmilito, ne plu rigardis la nuran patrujon kiel plej superan plafonon, sed la homaron, alie dirite jam ne la eron, sed la tuton.

La svisa respublikaro mem konis interne tiun saman evoluon de patrujamo tra sia historio. Ĝiaj kantonoj kutimiĝis al aparta vivo de diverslingvaj ŝtatetoj, ja kunligitaj, sed fiere memstaraj, eĉ sendependaj. Por ĉiu el ili la vorto nacio dumlonge signifis