la popolon de unu landeto, la propra »respubliko kaj kantono« fervore amata.
Ankoraŭ nun ĉiu kantono ĵaluze konservas ne nur sian apartan registanon kaj propran parlamenton, sed ankaŭ sian himnon kaj flagon kun propraj koloroj.
Tian karan simbolon vi tute ne povus kompari kun la ŝildo de ia urbo aŭ provinco.
Male ĝi estas vera standardo de la patrujo kaj, jam de centjaroj, ĝuas religian respektegon, kiu daŭras apud la respekto al la federala svisa flago, poste oficialigita dum la XIX-a centjaro.[1]
Antaŭ ne tiom longe rezignis la svisaj respublikoj pri siaj apartaj armeoj kaj, ne de tiom longe, la komuna standardo estas ĉie salutata emocie apud la malnova kantona flago, ankoraŭ pli multobla ĉe la fenestroj dum publikaj festoj.
Avoj de la nunaj ĝenevanoj diris «veturi Svisujon« por vojaĝi al Lausanne. Iliaj aŭtomobilistaj nepoj ankoraŭ nomas la straton inter ambaŭ urboj la «strato al Svisujo«.
Jam de longe Francujo konis internan unuecon, kiam ankoraŭ bataleme la naciistoj de Ĝenevo aŭ Friburgo defendis sian patriotismon kontraŭ la nova mentaleco »federala«, kiu al ili ŝajnis tiom danĝera kaj kontraŭnacia, kiom la nuna intemaciismo. Por ili la patrujo signifis la propran ŝtateton. Ne pli longe ol de tri generacioj ĝeneraliĝis en la svisaj lernejoj la egaleco inter la du patrujamoj. Estas facile organizi demandarojn
laŭ usona enketemo. Al la nomo »patrujo«, nun-
- ↑ Vidu ankaŭ William Martin: Histoire de la Suisse, Paris, Payot 1924.