Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tempaj lernantoj respondus, iuj per sia kantono, iuj per Svisujo, iuj per ambaŭ apude.

Eĉ la vorto federala ŝanĝis la signifon post kvindek jaroj. Tion atestas la lingvoj mem. Antaŭe ĝia senco estis simila al nuna federalista: partiano de federacio. Hodiaŭ usonangle aŭ svisfrance la vorto simple rilatas al ĉio koncernanta la centran registaron. Eluziĝis la vorto.

Vidu la evoluon de la vorto patrujo, patruja, patriota, k. t. p. Hieraŭ en Svisujo ĝi rilatis nur al unu respubliko, ĉu Berna kantono, ĉu Tiĉino, ĉu Ĝenevo. Hodiaŭ ĝi entenas ankaŭ la ideon pri tuta Svislando kaj cedas al ĝi ĉiam pli da loko.

Antaŭ unu centjaro, en 1830, la tutsvisaj patriotaj societoj renkontis ĝuste la saman kontraŭstaron kiel en 1930 la porpacaj asocioj. Ili ŝajnis kontraŭnaciaj kaj antipatriotaj, ĉar ili klopodis amigi pli vastan patrujon ol la ĝisnunan, la lokan respublikon.

Similan batalon oni konstatis pri ĉiu plifortigo de la centra povo. Unue neniu kantono volis cedi eĉ iom de sia absoluta suvereneco. Poste ĉiuj ekkomprenis iom post iom, ke tio estas neevitebla por la komuna bono.

Interne la diversaj kantonaj institucioj ankoraŭ malsamas en pluraj detaloj. Ankaŭ antikvaj ĵaluzoj, preferoj, simpatioj aŭ malsimpatioj ne tute malaperis, sed ĉar jam ne ekzistas kantonaj armeoj, sed nur kantonaj policoj, tiuj sentoj esprimiĝas nur per kantoj, ŝercoj aŭ karikaturoj, malpli danĝeraj ol milito.

Sed, kiam okazas ia datreveno, tiam la sento pri la plivasta komunlando regas apud la malnova patrujamo. Ambaŭ himnojn oni kantas, la federalan kaj la kantonan.