Ne estus mirinde, se la Eŭropaj regnoj iam spertus tute similan evoluon. Cetere ĝi jam komenciĝis. Du paŝojn antaŭen, unu malantaŭen, tri pluajn, du revenen, tiel progresas ĉiu societo.
Dum homoj batalas, ili volonte kredas je dilemo inter ĉio aŭ nenio. Iuj vidas la malnovan adoron absolute forigota kaj la novan adoron sendiskute akceptota, aŭ male la novan venke repuŝota kaj la malnovan glore konservota. Tio estas kontraŭa al sperto historia. Ĝenerale ia geedziĝo fine stariĝas inter ambaŭ sentoj.
Fiksante daton por Kristnasko, la papo Liberius elektis la sunfeston de la Mithra religio, kies ĝojigan kutimon ŝatis la popolo. Tiel ĉiuj estis pacigitaj en fakta interkonsento kaj la moderna kristnaskfesto entenas ankoraŭ la paganajn manĝegojn samvespere kun la meso noktomeza. Neniel inspira ekzemplo ĝi estas, sed notinda realaĵo.
En Svisujo la nacia festo havas propran daton[1] en alia monato ol la Berna Festo aŭ la Geneva Eskalado, kiam oni kantas la kantonan himnon[2].
Post kvincentjara sinsekvo de kunligoj, ĵaluzoj, interbataloj kaj repaciĝoj, la svisaj respublikoj fine formis solidan ligon kun forta komuna sento inter egalrajtaj diverslingvanoj. Ke same okazos iam inter pli grandaj kaj pli kleraj nacioj, tio estas supozebla kaj nenio malhelpus tiam, ke, unu tagon en la jaro, ĉiuj nacioj en la mondo sonorigu samtempe la sonorilojn de siaj urboj kaj vilaĝoj por soleni sian sopiron al
paca kunvivado.