Ĉi tiu paĝo estis validigita
XVIII.
NOVAJ MISTIKOJ
NOVAJ MISTIKOJ
Senmistika Ligo de Nacioj — La Internacioj — Lerneja instruado pri Ligo — Ĝia senvarmeco — Mistiko
per naciaj lingvoj — Grandpotencaj nacilingvoj — Eksperimento pri internacia lingvo — Liga enketo pri
Esperanto — Psikologio de esperantista mistiko — Neŭtralismo — Ties malsameco je laborista internaciismo. — Potenco de lingvo servanta senton — Angla lingvo kaj hindi en Hindujo — Zamenhof en Litva lando — Miksaj regnoj — Ties oficialaj nomoj — Esprimo de la sento pri unueco — Plaĉo de diverseco — Japana atestinto: Inazo Nitobe — Rolo de kolektivaj emocioj.
Al Ligo de Nacioj mankas ia mistiko. Por ke ĝi fariĝu komuna patrujo laŭ la usona bildo de Unuigitaj Ŝtatoj, necesus ia propra patriotismo, ia kredo, ia lingvo, ia religio aŭ adoro por subteni ĝian moralon.
Nur statuton ĝi posedas. Tro seka ĝi estas.
Ĉiu regno havas patrujamon por sin helpi. Tro juna estas la Ligo por esti amata aŭ adorata. Ankaŭ tro malegaleca. Ties gvidantoj mem pliamas sian hejman patrujon. Dumlonge la svisa respublikaro spertis la samon. Iom post iom komuna sindefendo, kun-
132