batalo, armeo kaj tutlandaj pafkonkursoj fariĝis la plej forta ligilo. Pro tio multaj intelektuloj tiom ŝatis armeon. Ke ekzistas alia ligilo multe pli solida, tion ili nur poste komprenis.
Militan religion la Ligo ne povis krei al si, ĉar ja por forigi militon ĝi estis fondita.
El kolektiva bezono je paco ĝi vivas. El popolaj sopiroj al konkordo ĝi sin nutras. Aranĝitan katekismon pri siaj celoj ĝi klopodis instruigi en la lernejoj. Sed la Statuto de la Haga Tribunalo aŭ la Liga Kontrakto de Wilson nek kortuŝas geknabojn, nek entuziasmigas junularon, se ne vivigas ilin escepte fervora instruisto.
Jura dokumento, diplomata organizo, burokrataj oficejoj, jen pano por pripenso, sed ne lakto por la koro. Kompare, la naciaj patrujoj sidas pli avantaĝe. Ili havas propran flagon, lingvon aŭ tradicion, poezion kaj muzikon, glorajn memoraĵojn, brilkoloran historion, unuvorte senton, emocion.
Ĉio simila mankas al la Ligo. Nova estas ĝia sperto, abstrakta ĝia leĝo kaj seka ĝia dulingva literaturo. De la komenco, du grandpotencoj plenigis la oficejojn per siaj regnanoj kaj trudis siajn du lingvojn kiel sole oficialajn.
Ĉe la kunvenoj, la ceterlingvaj delegitoj estas devigataj peni por legi angle aŭ france manuskripton antaŭskribitan, dum oratoro el Parizo aŭ Londono rajtas ilin fulmotondri per elokventa parolado en sia nacilingvo. Ofte la diplomatoj estas multlingvuloj. Malofte la gvidantoj mem de la popoloj. Kiu hejme kapablas entuziasmigi amasojn, tiu sama en Genevo fariĝas vireto ĝenata, komplete dependa de tradukistoj.