Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nur imagu iun Briand en Nanking aŭ Tokjo por ekkompreni la maljustaĵon per supoza renverso.

Eĉ pli grave suferas la publika opinio en ĉiuj landoj. Al la bezonata sento pri komuna patrujo krom la nacia entute mankas organo. Por vivi aŭ kreski ĝi ne havas eĉ akvon. Ĉio, kion faris centra lingvo por unuigi vastan landon kiel Francujon aŭ Usonon, tie malestas. Iam la lingvo latina kunigis la kristanan mondon. El la uzo moderna ĝi plene forfalis sen ia espero al praktika reviviĝo.

La mondon Islaman servas araba lingvo, komuna ligilo kaj esprimilo. Vivanta kaj kapabla ĝin konservis senhalta uzado.

Ekzistas ja sperto tutmonda pri helplingvo kaj federala sento sur malgranda skalo: la esperantista eksperimento. Multaj kleruloj ĝin ignoras. Ili nescias, ke ĉiudutage aperas nova libro en Esperanto kaj ĉiumonate kvanto da gazetoj en tiu lingvo. Neniam ili aŭdis, ke ĝin parolas kiel solan kongreslingvon grandaj internaciaj kunvenoj kaj aplaŭdas elokventajn oratorojn el diversaj landoj.

Tie la hungara delegito gravas kiom la usona, la ĉina kiom la franca. Neniu timas tie fari erarojn uzante fremdan nacilingvon de potenca najbaro. Pli certa pri si mem kaj pli egala kun aliaj, ĉiu sin esprimas pli trafe kaj libere.

Okazis kunvenoj de kleruloj, komercistoj, laboristoj, edukistoj, katolikoj, ĉiuj kun aparta ligo internacia. Sed komuna estas la helplingvo. Krom angla, franca kaj germana, Esperanto estas nuntempe la sola lingvo uzata de prelegistoj por organizi rondvojaĝojn kaj rekte alparoli ĉie sen traduko naciajn aŭdantarojn en urboj kaj urbetoj de kvin kontinentoj.