Pri esperanto enketis eĉ Ligo de Nacioj. Tion decidis ĝia dua ĝenerala kunveno. Gi trovis dekkvin ŝtatojn instruantajn la lingvon en diversaj lernejoj kaj kalkulis okcent mil plenaĝulojn sekvintajn publikajn kursojn. Sir Eric Drummond malfermis en la Sekretaria Palaco Konferencon de edukistoj pri la rezultatoj atingitaj per tia instruado. Deksep ŝtatoj partoprenis.
La raportintoj insistis pri la morala efiko al la geknaboj. Esperanto estas neŭtrala. Ĝin ilustras verda flago, el espera koloro, apud la nacia flago. Ĝi posedas ankaŭ himnon pri la nova sento kaj espero je konkordo. Stariĝas infanoj por ĝin kanti post la nacia himno.
Kun lernantoj alilandaj ili korespondas. Geografion ili lemas. Bildojn kaj specimenojn ili interŝanĝas. Grupe ili vojaĝas. llin eksterlando ĝoje bonvenigas. Por ili la nova lingvo simbolas idealon de kunlaboro kaj egaleco inter la popoloj super la diversaj kredoj politikaj aŭ kulturaj. Ekzistas jam vasta literaturo kreskanta ĉiutage pri laboroj de scienco, paco kaj belarto.
Tion konstatis la Liga raporto kaj ĝin akceptis per voĉdono la tria ĝenerala kunveno.[1]
Sed nenion pri lernejoj oni decidis. Pri gravaj aŭ malgravaj aferoj de ĝenerala utilo, pri senarmigo, pri doganoj, pri trafiko, pri helplingvo, pri ĉio ajn la Ligo, jam de la komenco, voĉdonis nur pri raportoj, malofte pri decidoj.
Lord Cecil kuraĝigis la esperantistojn plivastigi
la eksperimenton. En la Komisiono por intelekta kun
- ↑ Ligo de Nacioj. L' Esperanto comme langue auxiliaire internationale, rapport adopté par la Bème Assemblée. Genève, 21 Septembro 1922.