laboro, la ministro Léon Bérard kontraŭbataligis Esperanton, kiun li malpermesis en la francaj lernejoj malgraŭ favora petskribo de dudekkvin scienculoj, membroj de l’ Akademio.
Post kiam nuligis lian dekreton nova franca registaro, la Kvina Kunveno de la Ligo rekomendis, ke ĉiuj ŝtatoj akceptu, samtarife kiel nacilingve kaj latine, la telegramojn en Esperanto, konsiderata kiel praktika helplingvo de internacia komunikado.«
En 1925 la regnoj de l’ Interŝtata Telegrafa Unio, ĉe Pariza Konferenco, decidis tion per ŝanĝo en la statuto.
Kio interese elstaras el la duoncentjara sperto pri Esperanto, tio estas la nova mistiko aŭ ara sento, kiun ĝi disvastigis sur la kampo de interpopola toleremo kaj etiko.
Tiun apartan fadenaron de kolektivaj emocioj delikate analizis angla psikologo.[1]
Ĝuste ĉar ĝi vivas el sento propra, simile kiel nacilingvo, tial Esperanto riĉiĝis kaj fleksebliĝis tiom ke ĝi sukcesis eĉ allogi novelistojn, oratorojn, eĉ poetojn, kiuj nun uzas ĝin por trafi rekte ĉiulandan publikon, se ne vastegan, almenaŭ tutmondan. Verko tuj legata en kvindek landoj kaj rimarkata de kelkaj ĵurnalistoj en ĉiu regno ricevas kalkulindan atentigon.
Ne informita klerulo imagas, ke tia lingvo restis senviva kun la sama vortareto kiel en 1887 kaj utilas nur en hoteloj aŭ stacidomoj. Fakte ĝi malmulte
uziĝas en hoteloj, sed multe pli por kongresoj, teatro,
- ↑ Profesoro Fluegel, Londona Universitato: Psikanalizo de la esperantista movado. London 1924. (angle).