somerkursoj, paroladoj kaj ĝenerala divastigo de kulturo kaj homaraj sentoj.
La plej granda parto de esperanta literaturo konigas al ceteraj popoloj la animon de la plej malproksimaj aŭ malgrandaj nacioj, kies lingvoj estas nelernataj ekstere.
La gramatika bazo restis simpla kaj regula, sed la postuloj de kolora esprimado kreskigis ja stilon kaj derivadon same kiel en ĉia ajn lingvo devigata kontentigi la bezonojn de natura uzado.
Tiun eksperimenton oni ĉefe rigardas kiel praktikan proponon por faciligi komunikadon. Fakte ĝi, estas multe pli originala kaj rimarkinda kiel elemento de tuthomara patrujamo, kiu respektas la nacian senton kaj ne naskiĝis el antagonismo. Tio estas la neŭtralismo, ofte mokata de revoluciuloj.
Ĝi entenas ĝuste tiun amikeman mistikon — senkoleran kaj senmalaman — kiu mankis al la Ligo de Nacioj por varbi la koron de l’ amasoj per lernejo kaj fervoro. Kiuj preferas konservi anemian aŭ senvivan Ligon, tiuj kompreneble havas intereson forpuŝi Esperanton al aliaj Internacioj, kie ĝi povas nur ludi la rolon de ilo oportuna, ĉar ili jam posedas sian propran mistikon, ĉu klasan, ĉu eklezian.
»La perlingva potenco estas granda forto, konstatis la oficiala raporto, kaj la Ligo de Nacioj havas seriozajn motivojn por sekvi kun aparta intereso la progresadon de la esperantista movado, kiu povus iam grandrezulte efiki al la morala unueco de l’ mondo, se ĝia disvastigo fariĝus ĝenerala.«
Alia ebleco estas la tutmonda oficialigo de la angla kiel helpa mondlingvo. Tion kontraŭstaras Francujo kaj ankaŭ iom malfide timas aliaj nacioj, kiuj