Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pliŝatus neŭtralan mistikon ol influon de unu grandpotenco, kompreneble vastigotan per ties lingvo.

En Azio la hinda nacia movado ja uzis la anglan lingvon por sin organizi, sed nun ĝi emas ĉie lernigi hindi, por ĝin anstataŭi kiel helplingvon de la nova Federacio. Tie la sento reaperas kaj sopiras al pli taŭga organo, eĉ se malgajnos la utilo internacia.

Ne la teoria ideo pri internacia lingvo kapablas interesi nin. Pri ĝi same kiel pri paco kaj senarmigo, ni aŭdis priparoli jam de generacioj. Centoj da aliaj vortsistemoj estis konstruitaj kaj ne sukcesis. Postvivis Esperanto pro sia sentoforto. Kio gravas, tio estas la sperto kaj la fakto pri tiu lingvo sur la kultura kampo.

Naskita en tiu Polo-Litovujo, kie miksitaj gentoj kaj religioj interfrapas siajn antaŭjuĝojn kaj malamojn, Zamenhof proponis al la popoloj homaran etikon, bazitan sur la respekto al la ceteraj. Li petis ilin allasi, eĉ simpatie, la kredon kaj lingvon de la ceteraj gentoj kiel egalajn laŭ rajto.

Por miksaj landoj li eĉ rekomendis neŭtralajn nomojn, kiel Belgujo, Usono, Svislando, Serenisima Respubliko (antaŭa Polo-Litovujo). Similan ideon jam ŝatis Napoleono, kiam li akceptis la nomon Ilirio por la regno de la serboj, kroatoj kaj slovenoj.

Se la germanlingvaj alemanoj, kiuj fondis la svisan Konfederacion, estus nomintaj ĝin Alemania, tiam la franclingvaj kaj italaj romanoj ne havus en ĝi sian lokon egalan kaj liberan. Nur unu kvaronon ili reprezentas laŭ nombro, sed multe pli laŭ influo, ĉar ili sidas egale kaj la plimulto ne forigas, sed subtenas ilian apartan kulturon. Ano de la malplimulto rajtas tion konfesi.