Zamenhof klare vidis la solvon de la problemo. En miksa regno: neniu privilegia nacio, kredanta sin sola mastro kaj posedanto de la ŝtato. Interŝanĝe: lojalaj malplimultoj, kunlaboremaj, ĉar egalrajtaj.
Tian kunlaboradon de popoloj, konservantaj propran lingvon kaj animon, li konsideris ebla por la tuta mondo per helpa lirigvo kaj homara etiko, universala kaj neŭtrala.[1]
Esperanton li iniciatis por disvastigi tian etikon. Pri liaj ideoj oni forgesis. Tamen, iom post iom, la disvastigo de la lingvo allogis ĉie parencajn pensantojn. Sufiĉe tipa estas la kutimo de la esperantistoj nomi sin recipnoke samideanoj, eĉ se ili nescias precize kial. Pli ĝuste ili estas ĝenerale samsentanoj.
La sopiro al tolerema kaj federacia mondo ja bezonis esprimilon. Troviĝis Esperanto kaj utiliĝis kiel kanalo. Al la lingvo mem tiu fluo donis forton kaj vivon. La filozofia etiko de Zamenhof revenis en formo de popola sento. Liajn malnovajn broŝurojn pri homaranismo jam neniu legas. Nur la lingviston oni konas. Tamen ĝusta sin montris lia kalkulo. Lingvo disvastigas atmosferon. Samtempe ĝi logas al si ĉian sopiron komunan.
La sperto pri Esperanto kuŝas en tio, ke ĝi ebligis disfloriĝon de tiu fluganta sento, kiu bezonis esprimilon. La naskiĝanta kredo je unueco en diverseco, la homaro ekkonscia pri si mem samtempe fidela al la naciaj valoroj, riĉaj je ĉarmo kaj koloro, jen tio, kio donis al Esperanto flugilojn kaj karakteron.
Sen ia mistiko enkorpigota, neniam ĝi estus mem
- ↑ Vidu: Vivo de Zamenhof, Leipzig, Hirt und Sohn,1923.