Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fariĝinta lingvo vivanta, kapabla servi al parolantoj por entuziasmigi aŭdantaron kaj rabi ties ploron aŭ rideton.

Tiu sperto vekas la scivolemon de lingvosciencistoj penantaj ekzameni la faktojn,[1] sed ĝi eĉ pli multe interesas psikologojn kaj etikistojn, kiuj esploris arajn mentalecojn. En la interna ideo de la esperantista mondo ili vidas kristaliĝon de tiu religia sento, kiu mankas al la Ligo de Nacioj. En la lernejoj Esperanto montriĝis katekismo pli vivanta kaj pli efika ol diplomataj aŭ juraj formuloj.

Tiu sento estas tute malsama ol la klaskonscio kompreneble multe pli potenca en la mondo. La laborista internaciismo devenis el batalo por socia egaleco. Malsimile esperantismo naskiĝis el simpatio kaj scivolemo pri la nacia vivo de la ceteraj popoloj, speciale la malgrandaj. Ĝi entenas la plezuron ilin koni kaj ilin trovi amindaj, ankaŭ la ĝojon konigi al ili la valorojn de la propra patrujo kaj plie ĝui siavite la fakton, ke tio plaĉas al ili.

El tio sekvas amikeco gajema kaj ia sento pri unueco kultura. Britoj, francoj, germanoj, ĉinoj, danoj aŭ poloj estas fine nur homoj, ĉiuj kun similaj zorgoj. Kune oni ŝatus vivi pace. Kian kutimon disvastigas Esperanto, tio estas fidema egaleco kaj reciproka respekto: ĉiuj nacioj kun egala rajto, neniu trudanta sian lingvon al la ceteraj, sed ĉiu konservanta ĝin interne de siaj landlimoj.

Kio ĉefe impresas, skribis Inazo Nitobe, la

japana senatano, kiu reprezentis la Ligon de Nacioj al

  1. ↑ Vidu Prof. Meillet: Les langues dans l'Europe Nouvelle Paris 1918.