Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
KONKLUDO


Esploro de faktoj — Interfrapo de moraloj — Kutimoj kaj sentoj — Ŝanĝoj — Publikaj fenomenoj — Privataj antaŭvidoj — Individuaj iluzioj — Ara vivo — Erinacoj kaj histrikoj — Bono kaj malbono sub naciaj plafonoj — Relativa klasigo — Patrujo kaj patrujoj — Evoluo de moroj — Justeco kaj frateco — Batalo kaj saĝo — Konflikto aŭ adaptiĝo — Formiĝanta estonteco — Ministro Grandi pri sankta egoismo — Gandhi pri angloj — Amo de libereco por aliaj — Nacia honoro — Okulon pro okulo, denton pro dento — Sento kaj logiko — Demando de hindo ĉe religia Kongreso — Lao-ce pri nomoj kaj vortoj — Rolland pri kolektivaj animoj — Individuaj kaj araj respondecoj — Milita fervoro kaj paca kvieto — Rajtoj de subhomaj estaĵoj — Labordivido — Unueco de la mondo — Evoluo de araj sentoj.


Ni esploris faktojn: Nacian moralon en konflikto kun aliaj. Internacian moralon formiĝantan. Generalajn faktojn pri kutimoj kaj pri sentoj. Eksperimentajn faktojn, kiuj enkondukas novaĵojn.

Gravas eĉ la plej malgrandaj. El estintaj kaj estantaj miksaĵoj devenas la estonteco. Patriotismo estas,

142