kunmetaĵo el revolucio kaj konservemo. Similaj elementoj kreskigas novan moralon aŭ moraron. Ĉiu sperto farita, ĉiu kutimo akirita, ĉiu sento disvastigita partoprenas la floriĝon.
Ni ĉiuj emas preferi unu doktrinon. Ĝi kunagas tiom, kiom ĝi estas aplikata, sed ne sola ĝi troviĝas. Ankaŭ mil aliaj faktoj lasas sian postsignon en la moviĝanta realo. Ni ĉesu nun priskribi publikajn fenomenojn. Eĉ sen provo profeti, ĉiu povas ja riski antaŭkalkulon aŭ dedukti konkludojn. Estas lia privata rajto. Sola kondiĉo estu, ne kompromiti sciencon kaj nur propraspeze kalkuli.
La vivo de homaj aroj similas al la vivo de individuoj. Ankaŭ por ili necesas interna sano kaj harmonio de ĉeloj: Iom oni trograndigas iluzie la graveoon de unu ero. Ankaŭ ĝi mem estas aro kaj daŭras nur tiom, kiom ĝi kontentigas la bezonojn de la konsistaĵoj. Malatentitaj partoj emas al dissolvo de la korpo kaj al reveno je aliaj unuaĵoj.
Eroj kaj aroj, individuoj kaj grupoj, akiras konscion pri sia aparta ekzisto. La konfliktoj kun la ekstero kreas kompleksojn aŭ sentarojn batalajn kaj defendajn. Erinaca mistiko de la pikharaj bestoj.
Kiam erinacoj-homoj vivas en societo, tiam ilian konkordon ĝenas tiuj kompleksoj. La flamiĝon de tiuj emoj repremas iom post iom la sento grupa, la respekto al la aro. Kreskas kontraŭaj kutimoj kaj stariĝas moralo malfavora al egoismo de ĉiu individuo.
Tiun necesaĵon helpas racio por faciligi kunvivadon. Helpas ankaŭ sento. Speco de sankta abomeno ĝeneraliĝas. Ĝi haltigas la deziron mortigi interne de la grupo. Ĝi starigas barilon al troa vanteco kaj troa