Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

krueleco de ĉiu. Dumaniere ĝi agas: en individuo, per kredo kaj kutimo; ĉirkaŭ li, per kolektiva premo de publika opinio kaj leĝaro.

Timo je onidiro, timo je tribunalo, ĉiaj timoj egalas minacon je puno. Honton aŭ bedaŭron, riproĉon aŭ mokon, monpunon aŭ kondamnon.

Ĉio estas penso, ekkrias filozofo. Ĉio estas sento, respondas psikologo. Ĉio estas kutimo, konstatas sociologo. Kiom utilus kontraŭmeti unu al alia realaĵojn fakte miksitajn?[1]

Kune ili konsistigas la ekzistantan moralon. La plej grandaj edukintoj de l’ Homaro ĉiam predikis ŝpari tribunalojn kaj kreskigi en ĉiu individuo la personan kunmetaĵon de intema memkritiko, akirindaj kutimoj kaj reganta konvinko.

Nenia juĝistaro, nenia polico sufiĉus por reteni ĉies enviojn, se ilin ne moderigus jam la potenca kutimsentaro de la kolektiva moralo.

Interne de la grupoj, ĝi malakrigis iom post iom la pikilojn de l’ individuaj erinacoj. Sed nun pli proksime staras la diversaj homaj aroj pro la rapidiĝo de la komunikiloj. Malvastiĝis la spaco aŭ la tempo por ĝin traveturotaj. Nun la civilize kombitaj erinacoj amasiĝis en gigantajn histrikojn[2] laŭ la bildo de la Troja ĉevalego aŭ moderna tanko. Ekzistas nun la societo de la histrikoj aŭ pli ĝuste de la dornpikaj

grupoj.

  1. Vidu Novicov: La morale et l’ intérêt, Paris, Alcan 1912, Dewey: The nature of human conduct, New-York, Hall, 1922. Levy-Bruhl: La morale et la science des moeurs. Paris, Alcan 1903.
  2. Histriko estas pli granda besto kun longaj pikharegoj, kvazaŭ dorna porko.