Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu nova societo de grupoj aŭ aro de aroj ne povas pace vivi alimaniere ol la pli malgrandaj tutoj el kiuj ĝi konsistas. Siavice ĝi devos nepre tondi la pikilojn de la naciaj histrikegoj, strangaj aroj da kombitaj erinacoj, emaj relevi eksteren ĉiujn siajn dornojn, kiam ili stariĝas en kolektivaj buloj unu kontraŭ alia.

Tiu sama distingo inter bono kaj malbono, kiu valoris interne de la kolektivaj buloj, nun valoras ankaŭ por la gruparo. Nur la transiro estas konfuza.

En la nacia patrujo, ĉiujn pikilojn vi klasigas en la fakon pri malbono, se ili leviĝas inter individuoj. »Mortu malamo, rabo kaj mortigo, mortu minaco kaj brutala minaco.«

Sed en la fakon pri bono vi klasigas la samajn pikilojn, se ili eksteren leviĝas kontraŭ alia grupo. »Vivu malamo, buĉado kaj venĝo«, se la nacio ricevis ofendon aŭ malkontentigon. Tiam »vivu vanteco, fiero kaj egoismo« de la dorna bloko!

Kio estis kulpa inter anoj de la grupo, tio nun fariĝas virta kontraŭ alia grupo. Kiu rifuzas venĝi kaj malami, tiu pekas kontraŭ patrujo. Amo, pardono, helpo, kompreno aŭ ofero al malamiko, fariĝas krimo kaj perfido al la nacio.

En la regno, dekstrulo kaj maldekstrulo bataladis kaj insultadis unu la alian. Subite okazas la pli vasta konflikto inter ilia lando kaj la ekstero. Jen ili paciĝas kaj interkisiĝas. Kortuŝe. »Vivu pardonemo«.

Nun ili minacas kaj insultas la dekstrulojn kaj maldekstrulojn de la najbara ŝtato. Ankaŭ kortuŝe. »Vivu malamo sankta«.

Ne plu taŭgas tia klasigado. Se viajn plafonojn