Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vi metas sub komunan tegmenton, necesas akiri ankaŭ komunajn ideojn pri bono kaj malbono.

La plej grava kulpo de la ŝtataj moralistoj kaj pastraroj estis erara konfuzo inter ununombro kaj multnombro. Ne ekzistas nur unu patrujo, mia patrujo, la patrujo, sed multaj patrujoj, niaj patrujoj, la patrujaro. Tute same en nia lando ne estas nur mi, sed ni.

Se iu kredas posedi moralon eternan, kiel li povas samtempe ĝin subigi al malvasta provizora plafono, limigita en spaco kaj daŭro? Konstante la landlimoj ŝanĝigis dum centjaroj kaj ĉiam nur partojn de la terglobo ili okupis. Rigardu la geografiajn kartojn de la diversaj epokoj. Se la patrujon oni starigas ame kvazaŭ egan personon, tiam ĝi kapablas kunvivi kun aliaj samuloj nur kun la sama konscienco, kiu nepre necesas al individuoj en societo, tio estas sento pri bono kaj malbono, supera al si mem.

Ja materialistoj, ne religiuloj, simple konstatas: al nova grupiĝo, nova moralo; al pli vasta socio, pli vasta etiko.

Kredanto, rifuzanta la pli vastan amon, povus tiam ankaŭ rifuzi la adoron al la nacio, se li volas koni nur homojn, ne arojn. Sed ami limigitan grupon kaj ne la gruparon, tio fatale gvidas al malamo kontraŭ homoj. Ŝovinismo entenas malpli da amo al unu patrujo ol da malamo kontraŭ homoj, amantaj alian patrujon, aŭ kontraŭ samlandanoj, amantaj patrujaron.

»Se vi permesas malamon, tiam lasu nin elekti, kion ni malamu!« ekkriis la forgesitaj ĉeloj, kiuj provis grupiĝon laŭ klaso. Inter unu batalo kaj alia batalo, tiam la premato elektis tiun kampon, kie li