vidis esperon. Por lin refratigi al la patrujo, necesus unue ĝin mem refratigi ekstere kun la ceteraj kaj interne instigi ĝin ami pli frate tiun mizeran duonon, neglektitan kaj suferantan.
Se oni devus kalkuli nure sur bonvolo, tiam nek interna justeco, nek ekstera paco iam atingiĝus laŭ la nuna rapido. Sian brutalan laboron faradas ankaŭ la bezono kaj la ribelo kun la helpo de publika lernado. El interfrapoj kaj zigzagoj elstariĝas la nova moralo.
Ekzistas nur du rimedoj de ŝanĝa kreskado ĉe grupoj, ankaŭ ĉe individuoj. Tion atestas kuracarto kaj psikanalizo tute same kiel sociologio. Unu estas blinda rezisto al la novaj kondiĉoj, kaj rezultanta eksplodo. Morton oni riskas. La dua estas alkonformigo de l’ organoj, ideoj kaj sentoj. Malpli riske.
Vi prenis tro multon el tio, kio nun mankas al najbaro. Kiam ekregos lia bezono, kiaj estos la du eblaĵoj? Aŭ vi cedos al li la troaĵon, aŭ li forprenos ĝin de vi, eble kun la resto. Saĝo racia kaj bonvolo profunda montras la unuan metodon por restarigo de l’ ekvilibro. La dua signifas batalon. Ĉiutaga realo entenas ambaŭ. La unua plejofte malfruas, kvazaŭ beleta virino pri si mem okupita.
Se la bonvolo plikleriĝus, se la saĝo plivastiĝus, ili kune ludus egan rolon por pasigi la homaron de unu al alia moralo. Ui konformigus individuan egoismon al socia egaleco kaj nacian patrujamon al pli vasta sento. Tiam ĉesus militoj, kiel ĉesis dueloj.
Sed superstiĉo metas lokajn limojn al bonvolo kaj nescio haltigas ja saĝon. Ne multaj homoj demandas la religion de Kristo aŭ la etikon de Budho por gvidi sian voĉdonon aŭ sintenon al la ŝtato. Nur sian