klasan, eklezian aŭ partian pasion ili esprimas kaj ofte ĉiujn tri kune.
Anstataŭ fariĝi milde, adaptiĝo naskiĝas el interbatoj kaj rebatoj. Tiam la nova moralo konservas postsignojn el tio. Arma rezisto kaj ribelo postlasas en la vundoj la venenon de perforto. Niaj idoj ja vivos el stranga miksaĵo de klaskonscio, parte sukoesinta, kaj de patriotismo, larĝigita al kuna tegmento super plafonoj aŭ al kuna ĉielo super tegmentoj.
Tiam la eklezioj, ankaŭ adaptitaj al la nova sento, kredeble helpos ĝin per evoluinta mistiko. La popolanimo estos ĉerpinta komunan moralon homaran el akiritaj kutimoj kaj renovigitaj instruoj. Interbatalintaj elementoj, Ligo de Nacioj kaj sovjetunuiĝo, revolucioj okcidentaj kaj orientaj, budhista veko kaj kristana pento, ĉiu laŭ granda aŭ malgranda partopreno, estos kunfarinta la estontecon.
Grizonda torento ŝaŭmu pro kolero pensante je kristala rivereto. Tamen ambaŭ ne evitos, ke iliaj akvoj troviĝu kunmiksitaj en posta rivero kaj maro. La estonteco ne elektas sian devenon.
Hieraŭ la sankta egoismo ŝajnis idealo. Hodiaŭ ĝi montriĝas danĝero, ĉar ĝi staras ja plurope. Al antaŭa kompreno aldoniĝas plua. Aŭdu Ministron Grandi, parolanta en la nomo de l’ faŝista registaro en 1931 :
»Je certa momento Italujo, ĵus faronta sian plej grandan nacian klopodon, nomis sanltta egoismo sian rajton kaj libereoon. Hodiaŭ tiu formulo ne plu kontentigas nian menson tute. La grandeco de nacio mezuriĝas ne nur per la amplekso de la defendotaj avantaĝoj,