sed ankaŭ per la graveco kaj nobleoo de la plenumiotaj devoj[1]».
Jam de longe oni parolis pri la rajto de popoloj. Hodiaŭ oni malkovras, ke rajto de unu fariĝas devo de alia. Ni citis jam deklaron de Gandhi: »La angloj estas popolo praktika. Liberecon ili ŝatas por si mem. Ĝin ami ankaŭ por aliaj estas nur paŝo plue.«[2]
Estas fakte la samo, kiel ami ĝin por si mem, ĉar la alia havas propran sin tre similan al nia si kaj tiom gravan en liaj okuloj. Ni ĉiuj rigardas nur unu saman valoron finfine identan. En tio kuŝas nia iluzio, ke ni kredas ĝin samtempe unusola kaj malsama.
Neniu juĝisto povus rezoni tiamaniere sen risko montri sin partia kaj indignigi la publikon. Li ne vidas miajn interesojn teleskope grandigitaj kaj viajn interesojn ridinde malgravaj. La balancan pezilon li devas teni egale por ĉiuj kaj rigardi ĉiujn interesojn, kiel ĉiuj plendantoj vidas ilin: gravaj por si.
Tio estas nenio alia ol vero scienca. La sento pri justeco estas nura speco de objektiveco. Ignori la rajton de la ceteraj, tio similas kaŝi la kapon sub sablo.
Kiom utilas konservi, pri la graveco de si mem kaj de siaj avantaĝoj, iluzion, kiun ni konsideras erara ĉe najbaroj? Akcepti la vidpunkton de juĝisto estas pli praktike; ankaŭ pli vere.
Kiam oni atingis tion, oni jam ne bezonas eksteran juĝiston, ĉar oni posedas en si mem advokaton de
la kontraŭuloj. La regulo pri fair play, tiu sporta leĝo,