Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La estonteco apartenos al tiu kredo, kiu preĝos per agoj utilaj al ĉiuj. Kio gravas, tio estas plimultigi la eksperimentojn pri paco kaj justeco. La vortoj mem ne havas eĉ sencon sen apliko viva.

Plej trafe predikas la Kvakeroj aŭ Amikoj, ĉar ili silentas kaj nur agas tiel, kiel ili dezirus, ke ĉiuj agu. ili ankaŭ ne atendas. Ili tuj komencas. Templon aŭ pastron ili eĉ ne havas sed ili rifuzas mensogi, ekspluati aŭ militi kaj iras volonte helpi al ĉiaj konstruantoj de pli bona mondo, egale ĉu mahometanoj, ĉu hebreoj, ĉu budhistoj, ĉu sendiuloj. La Samaritanon amas tiuj silentaj kristanoj. Sian ateston ili skribas per spertitaj provoj, akiritaj kutimoj kaj sekvitaj ekzemploj. Pli ol ĉiaj predikoj ĝi efikas.

Kia homo, kia popolo vi volas mem esti? Kian mondon vi deziras kunkrei? Al kia homaro vi sopiras, por tie kunvivi feliĉe kaj egalece? Montru vian ideon per via agmaniero, de progreso al progreso. Jen praktika bazo de tutmonda katekismo por homoj kaj ŝtatoj.

»Granda popolo, skribis Romain Rolland, havas ne nur sian landlimon por defendi. . . Spirito ne estas la malpli grava parto de popolbieno. La homaro estas simfonio de grandaj kolektivaj animoj. Kiu ne kapablas ĝin kompreni kaj ami alie ol detruante parton de ĝiaj elementoj, tiu montras, ke li estas barbaro.«[1]

Tiu alvoko al la popola konscienco eksonis meze dum la ondego de 1914. Ankoraŭ nun ĝi pravas. Sed apenaŭ ekzistas tia konscio pri komunaj kaj reciprokaj valoroj. Ĝi estas organo kulturinda.

Ĝis nun la respondeco de unu homo limiĝis je

sia konduto individua. Kolektiva konscienco plivastigos

  1. ↑ Super la batalo (1914).