Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiujn limojn. Necesos pensi ne nur al unuopaj maljustaĵoj, sed ankaŭ al tiuj farataj are aŭ grupe, kaj al tiuj, kiujn oni profitas, permesante ilin al ceteruloj.

Pasinte de la kampo pri etika racio al la kampo de religia entuziasmo, necesos, por organizi pacon kaj justecon, veki tiom da fervoro kaj oferkapablo, kiom patrujamo tion sukcesis por militoj.

Momenton imagu, kiom oni jam atingus per kvar jaroj da simila sindonado sen la buĉado! Kiel la kristanismo povis konsenti doni sian benon al ĉiaj kontraŭaj nacidefendoj kaj ankoraŭ ne predikis tiun pli urĝan senarman krucmiliton?

La homaj aroj emos al interna justeco kaj ekstera federacio por atingi tuton harmonian. Kiu scias, ĉu ili haltos tie? Progresos ilia moralo. Iam ili sentos ankaŭ la rajton de la bestaro kaj sian devon al tiu najbara mondo. Jam ni amias iujn bestojn. Aliajn ni turmentas. Ĉevaloj estas sklavoj senkompate uzataj.

Vidante, kiom da homoj buĉas aŭtotaobiloj ĉiutage sur la stratoj, oni povas ekpardoni nur memorante, kiom da ĉevaloj antaŭe tiradis tro pezajn ĉaregojn.

Kiam ni komprenos ĉian ekzistaĵon kiel ĝi vidas sin mem, tiam la universo jam havos nenion por klarigi al ni kaj ni konscie partoprenos ĝian signifon.

Tiam ni povos mezuri la iluzion de ĉiuj egoismoj, homaj kaj naciaj. Taŭga labordivido postulas ja, ke ĉiu en la mondo plenumu sian taskon individuan kaj aran. Sed necesas bone scii kian taskon. Ĝin plenumi malutilante al ceterulo, sen ia kalkulo pri liaj reagoj, kaj igi tian forgeson ĉefa religio sia, tio estas nur voki militon kaj ĝin antaŭe sanktigi.

Aŭ evoluos patriotismo al ara moralo, kiu igos