Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
III.
NACIA VANTECO


Fanfaronemaj homoj kaj nacioj — Pri eskimoj kaj hotentotoj — Filoj de l’suno — Centro de l'mondo — Laŭdado pri sia nacio — Karikaturado pri aliaj — Naciaj himnoj — Respektego kaj blasfemo — Memlaŭdaj kantoj — Grupaj sentoj — Prestiĝa rivaleco — Studentaj societoj — Asocioj diversaj.


Unu elemento faciligas la vivon en socio, tio estas la kapableco ridi, eĉ pri si mem. Angloj nomas tion sense of humour. Inter individuoj la ridindeco haltigas la troan vantecon. Sed la prinacia religio ne konas tiun limigon. La sankteco de la diigita nacio malebligas al ĝiaj anoj ridi pri ĝi, se okaze. Kaj la mokoj de l’eksterlando pli ofendas ol instruas.

Tial unu nacio povas senpune permesi al si mem tiajn fanfaronaĵojn, kiuj jam dronigus iun ajn individuon sub ĝenerala gajiĝo.

La plej multaj popoloj sin taksas tre alte. Eskimoj nomas sin mem la sukcesaj kreituloj kaj nomas blankulojn la malsukcesaj. Ĉipeŭaoj diras: malsprita kiel blankulo. Hotentotoj sin titolas la viroj el la viroj. Indianoj el Hudsona Golfo: la veraj ruĝuloj. Unu popolo estas filo de l’suno, alia la elektito de Dio. La

16