Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ridemon. Male, ĉe la enlandulo, ĝi vekas solenan senton. Estus danĝere lin ofendi. Ankaŭ kruele. Prudenton kaj bonvolon entenas la ĝentileco.

Ĉe tria ĉeestanto, la sama simbolo riskas eble kontraŭi alian senton el simila speco kaj kaŭzi ĉe li sanktan abomenon. Konsideru la diversajn sentojn pri objekto. Por iu: relikvo; por alia: ŝerco; por tria: blasfemo incitanta al indigno kaj kolero. Ia ŝildo sekta, desegnita sur muro, povas kaŭzi tiajn reagojn ĉe malsamaj ekvidantoj.

Kial fanatikulo disrompas idolon? Ĉar alian li adoras en sia koro.

La saman fenomenon ilustras la »reputacioj« de la diversaj nacioj eksterlande juĝataj. Kiam ni estis infanoj, malsprita kantaĉo ripetiĝis en stratoj:


Rouge blanc noir,
Les Allemands font leur poire.
Rouge, blanc, bleu,
Les Français sont peureux.


Ĉiu rimo fremdan popolon riialfavoris. Ĉe la lasta verso kompreneble la naciaj koloroj ebligis memgratulon


Rouge et Blanc
Les Suisses sont de braves gens.


Neniu lando monopolas tiujn knabajn azenaĵojn Folkloro konstatas la fakton.

Kun la gepatra lingvo ankaŭ plenaĝuloj heredas kliŝitajn juĝojn pri fremdaj nacioj. Estas karikaturoj, plej ofte priskribantaj tipon superŝarĝatan per ĉiuj negativaj trajtoj. Tiom malĝustaj ili estas kiom la mala bildo interne fabrikata kaj dike ŝvelanta je brilaj virtoj

19