Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
IV.
NACIA VERO


Vero grupa — Objektiveco de scienco — Senpartieco de justeco — Iluzio privata — Vero pro amo aŭ pro malamo — Gazetaro — Lingvo — Antaŭjuĝoj — Malfido — Pasio — Nacia Historio — Vero en multnombro — Objektiveco ŝajnas mensoga.


Ĉe rivalecoj inter grupoj, la ĉefa oferato estas la vero. La plej etan okazintaĵon ĉiu rakontas laŭ sia maniero. Ne nur tio. Inter la faktoj ĉiu elektas la plaĉantajn kaj emas memori nur tiujn, kiujn li ŝatas kredi. Poste li trograndigas ilin kaj traktas kiel mensogojn la flanke lasitajn.

Kiam alvenis al tio du homoj, ĉio fariĝas malfacila. Inter grupoj, estas multe pli malbone. Inter nacioj, katastrofe. Nenia societo povas kunteniĝi sen ia minimumo de komuna vero.

Por progresi pli antaŭen, scienco fariĝis publika. Ĝi komplete forlasis apartajn antaŭjuĝojn. La preferojn ĝi lasis al privata kampo. Neŭtrala kaj objektiva, ĝi ekzamenadas la faktojn sen atento je plaĉo aŭ malplaĉo. Al tio ĝi dediĉas sian propran lojalecon.

Ankaŭ la tribunala justeco estas publika.

De la individuoj ĝi forigas la privatajn iluziojn.

21