Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas validigita

intereso, hipokriteco, sinpuŝemo aŭ maldecaj moroj. Se ne helpas ilin tiu moralsento por ŝanĝi la propran konduton, ĝi servas ilin ĉiuokaze kiel mezurilo por juĝi la konduton de l’ aliaj.

Amo al patrujo ne estas hipokrita ĉe l’ plimulto de la homoj konfesantaj kaj predikantaj patriotismon. Kiam sincera, ĝi altigas la homon super lin mem. Tio estas pli ol nura frazo. Ilustraĵoj el historio atestas pri tio. Svarmas la ekzemploj de sinofero al patrujo, speciale dum militoj.

Kiu trompas la patrujon kaj liveras al armeo ŝuplandojn el kartono, tiu fariĝas io pli ol ŝtelisto. Vi, scias, kian furiozon povas ekkapti popolamaso ĉe tia suspekto. Dum paco tia kolero malpli facile vekiĝas. Kiu trompas la poŝtan aŭ impostan oficejon, ne estas juĝata tiel severe. Cetere, ankaŭ dum milito, la amo al patrujo ne supreniras ĝis subigo de ĉiuj privataj profitoj al ĝenerala bonfarto.

Escepte dum revolucia tempo, vi malofte vidas apliki por la progresigo de la regno aŭ forigo de mizero tiun kolosan entuziasmon kaj ondon de sinoferoj, kiu flamigas tutan popolon en komunan klopodegon.

Dum paco, la »sankta unueco« por igi la patrujon justa kaj »inda je siaj herooj«[1] estas miraklo malfacile atingebla. Por ĝin provi, unu metodo estas krei atmosferon de ĝenerala savurĝo aŭ de danĝerzono, tre simila al la mentaleco dum-milita.

Kvankam nekompleta, la patriotisma etiko tamen

entenas potencajn elementojn de heroeco kaj fervora

  1. ↑ Esprimo uzita de ministro Lloyd George post la mondmilito.
29