Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sindono. Ili povas supreniĝi al tre nobla nivelo ĉe la homoj, kiuj altigas tiun senton super la propran vivon.

Ĝin altigi super la monhavaĵon estas io multe pli malofta. Rimarkinda fakto.

La ideo pri la devo civitana, la ekzemploj de fideleco, la lernita kutimo ion ami super si mem, jen punktoj kie la patriota idealo harmonias kun la plej alta persona etiko.

Sed ankaŭ formojn abomenajn al tiu moralo ĝi foje ricevas. Sendube ploris Maria-Terezia, hejme bonkora patrino, dum ĝi dividis Polujon kun Katarina kaj Frederiko. Sed ju pli ŝi ploris, des pli da teritorio ŝi prenis por Aŭstria Imperio.

La fera Kanceliero estis neriproĉebla familiestro kaj, en privata vivo, homo lojala kaj kompata. Sed por la gloro de Prusujo li agis foje, kiel li neniam estus aginta por si mem, eĉ en monaferoj.

La fama devizo celo pravigas rimedojn montras la frapantan kontraŭecon inter du malaj etikoj. Unueco morala estas atingebla nur per ekkompreno de plia vero, t. e. ke daŭrigataj rimedoj fariĝas celo per la forto de kutimo. Sur tiu konstato bazas la tuta Gandhista movado kontraŭ uzo de perforto en Hindujo.

Ŝtatisto, eĉ por si mem malegoista, oferas siajn etikajn preferojn al la profito de la patrujo. Tiom pli facile, ĉar plejofte li estas juristo. Sian taskon li do vidas kiel rolon de kuratoro aŭ advokato. La sanktan aferon de siaj protektatoj li defendas. Por vidvino kaj orfoj li batalas. Ĉu li rajtas esti malavara kaj malavida pri ties bienoj? Jen lia klera senkulpigo.

Ambicia ŝtatisto eĉ ne bezonas tiom da klarigoj. Li kune defendas propran aferon kaj profiton. La translima nacio havas proprajn advokatojn tute same.

30