Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ĝuste tio donas al eksterlanda politiko tiun aspekton de senĉesa procesado kun la najbaroj. Se ĉiuj procesoj irus al juĝejo, ne tiel gravus, sed tiom longe, kiom armilaroj ebligas uzon de perforto, la disputoj preparas pli teruran konflikton, kuntrenontan milionojn da viroj: militon.

Tiu lasta krizo tuŝas multnombrajn estulojn kutimantajn respekti la vivon kaj abomeni mortigon kiel malsanktaĵon. Subite nun ili devos mem buĉi aliajn homojn individue senkulpajn.

En la XX-a centjaro tia devigo turmentas multajn el la plej bravaj soldatoj. Tia farado naŭzas ilian kutiman etikon. Impresas ilin ĝia krimeco tiom, kiom ĝia flanko laŭleĝa, jam pli abstrakta.

Kvankam la publika juro pravigas la distingon inter puninda krimo kaj milita buĉado, kvankam eĥas oficiala pastraro kaj ruinigas la propran instruadon etikan, tamen por multaj viroj la konflikto estas fortega.

Rezultas interna malekvilibro kun gravaj eblaj sekvoj.

Imagu vivlongan desegniston subite dungatan en buĉejo aŭ trankvilan instruiston devigatan anstataŭi la provincan ekzekutiston. Eĉ tiel vi ricevos ne sufiĉan impreson pri la interbatalo de kutimoj, kiu ŝiras interne patron de belaj infanoj, subite armitan per flamĵetilo kaj ordonitan mortigi aron da homoj, kaŝitaj en tranĉeo.

Post jaroj en lernejo kaj ĉe religia instruado, jen eniras la junulo en armeon. Li lernos tie la regularon pri korp-al-korpaj atakoj: »Per elstreĉo kaj sinturnoj la soldato sin ekzercu por longaj kaj fortaj batoj, li frapu per la pafilo la vizaĝon de l’ kontraŭulo.

31