Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kiam la bajoneto traboras la ventron de l' kontraŭulo, li ĝin eltiru kiel eble plej rapide... li tiru ĝin perforte per ambaŭ manoj kaj sin helpante, laŭbezone, puŝante per piedo metita sur la korpo de l’ kontraŭulo, k. t. p.[1]

Tian katekismon oni ne facilanime englutas. Post la mondmilito, iu krimulo estis kondamnita en unu el la pli malgrandaj svisaj kantonoj, kiuj ankoraŭ konservis la mortpunon. Depost la morto de maljuna oficinto, ne restis plu ekzekutisto en la lando. Tiam devis la ŝtato presigi anoncon por serĉi volontulon. Necesis plenumi la leĝon, »elpurigi la societon«.

Sin prezentis fervojisto. Tuj ekskludis lin el la unuiĝo liaj kolegoj. Eĉ tiom indignaj ili estis, ke ankaŭ la ŝtata fervoja direkcio devis interveni. Ĝi do rifuzis al la viro la kelkhoran forpermeson, kiun li petis por sia »tasko«. Tamen li havis por si la leĝon.

Jen du kontraŭaj moraloj. Tipa konflikto. Unuflanke sin defendas la socio kaj konservas mortpunon. Sed la sama sento, kiu igas la socion kondamni la mortigiston, ankaŭ igas ĝin elpuŝi el sia rondo la ekzekutiston.

La konflikto impresas ankaŭ en la senco kontraŭa. Vidu la sintenon de la militrifuzantoj. La angloj ilin nomas conscientious objectors, t. e. rifuzantoj pro konscienco. Tia esprimo difinas ilian honoreblan motivon.

Temas tie pri pensemaj civitanoj, nevolantaj konfesi du malajn etikojn samtempe. Ili sin tenas al la

  1. ↑ Citita de Thureau kaj ankaŭ de V. Margueritte en La Patrie Humaine laŭ oficiala regularo.
32