sankta abomeno je mortigo kaj deziras vidi ĝin eĉ pli disvastigata. Ili kredas je la forto de l’ ekzemplo kaj mem aplikas la konduton, kiun ili proponas por ĉiuj. Ili sekve kuraĝigas unu la alian, ambaŭflanke de landlimo, kaj rifuzas la militservon, ĉiu en sia patrujo.
Kreskas ilia nombro en ĉiuj landoj kaj plimultiĝas pro iliaj procesoj, ofte publikaj.
Ilin punas la ŝtato, kies leĝon kaj etikon ili malobeas je la nomo de la principoj aplikataj de ties leĝo kaj etiko al la rilatoj inter individuoj.
Ilin kondamnas la tribunaloj armeaj, eĉ ofte malrekonas al ili »la honoreblan motivon« por pliseverigi la punon. Sed ĉiam tiaj procesoj estas malagrablaj al juĝistoj kaj malĝojigaj al publika opinio. Ĉiu ja klare sentas, ke la malliberejoj ne estas destinitaj al konsciencaj homoj. Kiam ili pleniĝas je honestaj homoj, tiam ne plu normala fariĝis la situacio.
Tial la skandinavaj regnoj ŝanĝis sian leĝon por eviti tian konflikton. Krom la militservo, ili havas nemilitan servon, elekteblan. Por ekskludi la mallaboremulojn, ĝi daŭras pli longe ol la militista kaj estas pli peniga. Tie la »rifuzantoj pro konscienco« servas la ŝtaton per alispecaj publik-utilaj rimedoj sen ia rilato kun milito.
En multaj landoj ankoraŭ ne ekzistas tia nemilita servado, ĉar la publika opinio estas ankoraŭ tro dividita inter malsamaj reagoj pri la rifuzantoj. Se nur la leĝon ili malobeus, baldaŭ la ŝtato devus ĝin ŝanĝi. Sed ili malobeas ankaŭ la kutimon kaj la senton, kiuj formas la nacian moralon.
Sama indigno ara, sama kolero publika trafas la ŝtatiston, kiu oferas ian nacian avantaĝon al sia