Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

deziro eviti militon aŭ al sia sento pri justeco al alia regno. Eble li havas tre altan vidpunkton, kiel la rifuzanto. Sed, se la popolamaso ne povas ĝin ekkompreni, kiel ĝi povus atenti pri ĝi?

Regnano kiu malkovras nepravaĵon de sia lando, verkisto, kiu ne konsentas mensogi por la patrujo, juĝanto el interno, kiu montras ambaŭ flankojn de problemo, ĉiuj ili riskas sian vivon je certa momento. La plej lojalaj vidiĝas kiel perfidantoj, la plej bravaj kiel malkuraĝuloj.

Komparu la du jenajn tekstojn:

1. »Kio estas justa, tio estas, kio utilas al nia nacio kaj kio estas maljusta, tio estas, kio malutilas al nia nacio.«

2. »Ne ekzistas justeco super la sekureco de nia nacio, ĉar nia nacio estas la plej alta esprimo de la juro. Ia justeco kontraŭanta la celojn de nia nacio, estas vana literaturo.«

En la originalaj tekstoj staras nomoj de du grandaj nacioj anstataŭ la esprimo »nia nacio«, uzata ĉi tie por ebligi senpasian observadon. Tiel parolis antaŭ nelonge jurista ministro kaj biografo de fama ĉefministro.

Patrujoj havas propran moralon. Ĝi malakceptas kontraŭdiron de ĉiu alia ordonvoĉo. Sur la plano kolektiva, la memlaŭdo, la sinpuŝo kaj la senkompato ne nur estas ofta realaĵo, sed eĉ parto de l’ animo nacia kaj de ties morala kredo. Ĝi ne vidas tiujn agmanierojn kiel kulpojn, sed kiel virtojn por si.

34