Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
VI.
HOMAJ OFEROJ


Altaroj antikvaj — Oferoj de homoj kaj bestoj — Abomeno sankta — Milito kaj pronacia religio — Profetaĵo de Mickiewicz — Milita mistiko — Armeo ĉe svisoj — Ŝiparo ĉe angloj —Reynold pri svisa patriotismo — Alkonformigo de sentoj ĉe anglo-saksaj popoloj


Krimo por la homo kaj devo por la regnano, jen la strangaj ecoj de la milito, kaj tamen estas ĝi, kiu pleje kunhelpas igi patriotismon sankta. La milito entenas teruran oferon. Ĝin oni povas postuli nur en la nomo de sento tre potenca.

Antikvaj religioj jam konis la homajn oferojn sur malpli granda skalo. Unuatempe la sento pri teruro kunhelpis al ilia prestiĝo. Pliposte ĝi sin turnis kontraŭ ilin pro morala evoluo.

Profetoj kondamnis tiujn hombuĉojn. Por ke la popolo ne forlasu Ia diojn kaj la pastraron, necesis ke tiuj fariĝu malpli sangavidaj.

Budho en Hindujo, Kristo en Palestino celis eĉ multe pli. Ili maltimis la koleron de la pastroj kaj hontigis ilin pri buĉado de bestoj. Ili atakis la pastran

35