ideon pri dieco kaj difinis ĝin per amo kaj helpsavo al vivantoj.
Nuntempe la sanga kutimo preskaŭ ĉie malaperis. En Hindujo la lastaj restaĵoj de bestofera kutimo. estas kondamnataj de Tagore kaj Gandhi kiel skandalo.
Simile, en Okcidento, abomeno al milito sin turnas hodiaŭ kontraŭ la prinacia religio, kiu tro glorigis ĝin. Patriotismo devos rezigni la militojn, se ĝi ne volos vidi sin anstataŭata de alia mistiko.
En 1833 Adam Mickiewicz, la poeto de krucumita Polujo, skribis strangan profetaĵon:
»Kiel Kristo suferis pro la pekoj de la homoj, tiel Polujo disŝirita punpagas la pekojn de la ŝtatoj.
Sed kiel Kristo ja venkis la tombon, tiel ankaŭ Polujo revivos por savi popolojn kaj ilian ligon sigeli por daŭra justeco. Kaj kiel sur tero ĉesis la sangaj oferoj post reviviĝo de Kristo, tiel same ĉesos militoj post reviviĝo de Polujo.»[1]
Tiu neordinara profetaĵo meritas re-citon post unu centjaro. Polujo reviviĝis. Ankaŭ Ligo ekstariĝis. La sangaj oferoj . . . estas almenaŭ diskutataj.
En sia batalado kontraŭ novaj sentoj, patriotismo videble suferas unu ĉefan malfortaĵon, t. e. la tro granda loko donita al la milito en sia malnova mistiko.
Malpli minacata ĝi estus en la koro de la popoloj, se ĝin regus poezieco de l’ naskiĝa lando, religio de l’ civita devo, reciproka interhelpo kaj ofero de l’ maljustaj privilegioj.
Sed ĉiuj mistikaj fortoj, ĉiuj simboloj, monumentoj,
relikvaĵoj, emblemoj, estas turnitaj al la
- ↑ Adam Mickiewicz: Libro de l' polaj pilgrimantoj.